Difference between revisions of "Bonvenon al novaj tradukistoj"

From Global Voices Wiki
Jump to: navigation, search
 
(No difference)

Latest revision as of 20:16, 5 February 2019

This page has moved to https://eo.globalvoices.org/bonvenon-al-novaj-tradukistoj


Vi legas ĉi tiun paĝon, ĉar vi ĵus konsentis aliĝi al la tradukprojekto LINGUA de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) kiel volontula tradukisto. Koran dankon!

Ĉi tiu dokumento klarigos nian komunumon kaj celojn. Por teknika klarigo pri tio kiel afiŝi tradukojn, bonvolu atente legi la Tradukistan Gvidilon por Lingua.

Rilataj afiŝoj: Tradukista Gvidilo por Lingua [angle]

Saluton, novaj tradukistoj!

Estas kelkaj aferoj, kiujn vi devas scii antaŭ ol komenci. Ni ne havas oficejon, do ni aktivas virtuale. Kun pli ol 500 kontribuantoj, povas esti malfacile kompreni, kio okazas inter ni.

La plejparto de nia agado okazas ĉirkaŭ “Global Voices in English”, sed ni ĉiam pli ofte vidas la kreskon de la projekto Lingua. Ni havas pli ol 30 retejojn de GV, kiuj havas sian propran teamon de redaktoroj kaj tradukistoj. Kelkaj el tiuj retejoj ankaŭ komencis produkti originalan enhavon. Aldone al ili, “Global Voices Advocacy” (Pledo de Tutmondaj Voĉoj) kaj “Rising Voices” (Leviĝantaj Voĉoj) funkcias kiel sendependaj projektoj: la unua por batali por la libereco de enreta opiniesprimado, kaj la dua por disvastigi civitanajn komunikilojn kaj enretigi pli da voĉoj.

Por komenci

Jen bazaj informoj, kiujn vi bezonas por kompreni, kio estas Global Voices.

Nia manifesto [esperante]

Pri ni [esperante]

Niaj redaktoroj [angle]

Niaj kontribuantoj [angle]

Kion tradukistoj faras

Via rolo de tradukisto estas havebligi tiujn interesajn konversaciojn, kiuj okazas en la blogsfero kaj civitanaj komunikiloj tutmonde, kaj kiujn raportas Global Voices.

Por konsiloj kaj sugestoj, kiuj helpos akordigi vian tradukon al la normoj de Global Voices pri stilo kaj formato, vidu la Stil-gvidilon de GV [angle].

Ni havas kelkajn apartajn grupojn de tradukistoj:

Tradukado el la angla lingvo al aliaj lingvoj

Vi ĉefe tradukos el la angla al via gepatra lingvo, elektante unu el la afiŝoj ĉiutage haveblaj ĉe la retejo “Global Voices in English”, kaj publikigante vian tradukon en unu el la multaj retejoj de Lingua.

Okaze de Esperanto vi tradukos el la angla al Esperanto kaj publikigos vian tradukon en la retejo “Global Voices en Esperanto”.

Tradukado el unu ne-angla lingvo al la angla lingvo

Vi ĉefe tradukos afiŝojn el unu el la multaj retejoj de Lingua al la angla, kaj laboros en proksima kunlaboro kun la regionaj kaj lingvaj redaktoroj por trovi, kiuj afiŝoj estas haveblaj por tradukado. Viaj tradukoj aperos ĉe la retejo “Global Voices in English”.

Tradukado el unu ne-angla lingvo al alia ne-angla lingvo

Vi povas traduki el unu el la retejoj de Lingua al via gepatra lingvo, sen la bezono uzi la anglan kiel pontlingvon. Vi koncentriĝos sur la afiŝoj originale skribitaj en unu retejo de Lingua kaj viaj tradukoj estos publikigitaj en alia retejo de Lingua.

Okaze de Esperanto vi tradukos el unu el la retejoj de Lingua al Esperanto kaj viaj tradukoj estos publikigitaj en la retejo “Global Voices en Esperanto”.

Ensaluti

Via redaktoro sendos al vi uzantonomon/pasvorton por Global Voices de via lingvo.

Via unua farendaĵo estas redakti vian profilon, aldoni foton, kaj ŝanĝi vian pasvorton al io rememorebla por vi.

Tradukista Gvidilo por Lingua

Ni uzas la programon WordPress por publikigi kaj afiŝojn kaj tradukojn. Ĝi estas sufiĉe intuicia sistemo kaj vi povos lerni kiel uzi ĝin tre rapide.

Por detala klarigo pri tio, kiel aldoni afiŝojn kaj kiajn aferojn prizorgi, bonvolu legi la Tradukistan Gvidilon por Lingua.

Dissendolistoj

Tuj kiam via unua afiŝo estos publikigita, vi estos aldonita al du dissendlistoj de “Google groups”.

La ĉefa grupo estas nomata la retpoŝta grupo “GV-Authors”. Ĉiuj membroj de Global Voices estas inkluzivitaj en la konversaciojn en la grupo “GV-Authors”, kaj ni pridiskutas kaj redaktajn kaj organizajn aferojn tie.

Volontulaj tradukistoj estas membroj de la listo “Lingua-all”, same kiel retej-redaktoroj, la teknika teamo, GV Core (direkta teamo) kaj aliaj en la komunumo de GV, kiuj interesiĝas pri Lingua.

Troviĝas ankaŭ la regiona retpoŝtgrupo kun aliaj blogistoj el via propra regiono; laŭlingvaj grupoj por la projekto Lingua kaj kelkaj listoj uzataj nur por peti tradukojn.

Kiel videblas el la diagramo, troviĝas sennombraj konversacioj samtempe okazantaj. Kune, ni estas Global Voices.

GV-Structure.jpg

Esti parto de komunumo

Kiel ano de la GV-komunumo, vi helpas decidi, kio okazu al la retejo, kio estu nia pligravaĵo, kaj kio estu la estonteco de nia projekto. Sentu vin libera proponi viajn ideojn kaj raporti problemojn. Ni ankaŭ klopodas ligiĝi unu kun la alia per sociaj retejoj. La estraro de Global Voices havas ankaŭ du reprezentantojn elektitajn el la komunumo: unu por volontuloj, kaj la alia por la stabanoj.

Bonvenon al la familio!

Kion atendi

Estante tradukisto de Global Voices, vi povas sperti grandan kontenton, akiri multajn novajn amikojn, kaj eĉ gajni profesiajn ŝancojn, ĉar vi faros impresan vivprotokolon, dum vi helpos penvaloran aferon. Ĉio en Global Voices estas publikigita sub la permesilo de Krea Komunaĵo, do estu preta vidi viajn plej bonajn tradukojn aperi ankaŭ en aliaj novaĵ-retejoj kaj blogoj.


Kunvenoj de Global Voices

Ĉiun unu jaron kaj duonon, proksimume, Global Voices okazigas Pintkunvenon (ĝis nun en Londono, Delhio, Budapeŝto, kaj Santiago), al kiu ni klopodas alvenigi kiel eble plej multajn kontribuantojn de Global Voices. Pasintece, ni povis inviti kelkajn el niaj plej aktivaj volontuloj vojaĝi al tiuj pintkunvenoj senkoste. Ni ĉiam strebos alvenigi laŭeble multajn homojn.

En aliaj okazoj, aŭtoroj kaj redaktoroj de Global Voices, kiuj loĝas en la sama urbo aŭ sur la sama kontinento sukcesas organizi siajn proprajn, malpli grandajn kunvenojn. Senĝene turnu vin al homoj en via propra regiono. Eble ankaŭ vi estos invitita al blogistaj eventoj aŭ konferencoj, kie vi renkontos aliajn kontribuantojn de Global Voices.